domingo, 1 de novembro de 2009

Serĉante Eldoradon.../Buscando o Eldorado...

Em Esperanto:
Pli unu Poemo kun traduko el Dokito:

Estas ega vaku´ enmia brusto,
devena de l´eraroj el pasinto…
Ne eblas al mi vivi en bongusto
ĉar plenas la pokalo el absinto!...

Abismo tre profunda sur terkrusto,
Ĝi manifestas sin tra labirinto
Kaj pro la vivo Mem kaj pro maljusto,
NE de l´estanta viv´ sed el estinto.

La nokto preterpasas kun misteroj,
montrante aliajn vivojn sur la tero,
Kaj kiam mi sklaviĝis AL pekado!...

Kaj tiel drone naĝas mi surmare,
kun la esper´ ekvidi suraltare,
mirindajn vidojn de la Eldorado!...
Muritiba,1/11/2009- Dokito

Buscando o Eldorado.../Serĉante Eldoradon...

Existe um vácuo enorme no meu peito,
Dos erros do pretérito oriundo...
Isto impede que eu viva satisfeito,
No meu peregrinar por este mundo.

Transforma- se num abismo tão profundo,
Manifestando sempre quando deito,
Que tenho ânsias de saltar do leito
E vagar como um simples vagabundo.

A noite vai passando e seus mistérios
Revelando-se os vícios deletérios,
Que me tornaram escravo no passado...

E como um náufrago nado inutilmente,
Na esperança que surjam à minha frente,
Paisagens deslumbrantes do Eldorado!...

segunda-feira, 12 de outubro de 2009

Vamos Além...]/Ni iru pluen!...

Vivamos sempre juntos,
até virar defuntos!...
Podemos ir além,
além da Vida, "Amém"!...
A Vida é coisa séria,
ouso dizer, porém,
ela não é só matéria,
é Espírito também!..

Ho, ni vivadu kune,
same kiel ĝisnune!
Ni povas iri pluen,
postmorte kaj senbrue!
la vivo grava afero,
jen ĝi - la granda vero,
Nenur Ter´sed Infinito,
La Patruj´ de l´Spirito!...


sexta-feira, 28 de agosto de 2009

La Naturo/A Natureza


Se ni flugadus alte sur la spaco
kaj kiel birdoj preskau super nuboj,
ho, ni kontemplus sur la tersurfaco,
la mil vojetojn kun graciaj kurboj...

Ĉe la Naturo ni renkontus pacon,
tre malproksime de la grandaj urboj,
kiel ni trovas de la de la viv´korlacon,
pro la bruego, luktoj kaj perturboj...

Mi volas vivi ĉe l´patrin´Naturo,
de l mond´izolita sur la turo,
for de l´disputoj, sangoverŝ´, milito...

Redonu, Patr´al viaj povraj filoj
la sanktan pacon, por ke dum jarmiloj,
lumigu nin la Sun´de l´Infinito!...

Portugallingve:

Se voássemos bem alto pelo espaço,
e, como pássaros, pelo céŭ azul,
veríamos com certeza, sem embaraço,
bela paisagem, que, de norte a aul,

se estenderia num sublime abraço,
cantando hosanas á Natura exul,
de lá veríamos dos caminhos o traço,
e dos jardins as rosas de Estambul...

Quero viver bem junto á Mãe Natura,
a vida campesina bela e pura,
distante das disputas e da guerra...

Trazei ó Pai, aos pobres filhos teus,
a santa paz e o amor do nosso Deus,
-Sol do Infinito que ilumina a Terra!...

Akvomelona Monto/Serra da Melancia

Akvomelona Monto, kruda, bela,
Starigita heroa monumento
al dioj, kiuj luktas kontraŭ vento,
poste sidantaj sur la pinto stela.

Akvomelona Monto, en momento,
kiam Poeto ploris en rivela,
situacio de la sort´ribela.
ĉar li naskiĝis tie, kun korsento...

En spiralo de lumoj kaj koloroj,
Jen tremetadis aro da gutetoj
elburĝonigis sin ridantaj floroj...

Terure fulmotondris ĉiu monto,
en ĉiu branĉo pepis la birdetoj,
ĝojo regis en tuta horizonto..

Serra da Melancia

Serra da Melancia, rústica e bela,
Erguida como um heróico monumento,
Aos deuses que espiavam na janela,
Com os pelos eriçados pelo vento.

Serra da Melancia, no momento
Em que um Poeta nascia junto dela,
Celebrava ruidosa o grande evento,
Com os raios e ribombos da procela...

Numa espiral de luzes e de cores,
Tremulavam gotículas de orvalho,
Desabrochando, então ridentes flores...

Reboavam trovões em cada serra,
E os pássaros cantavam em cada galho´
A alegria reinava em toda a terra!....

segunda-feira, 24 de agosto de 2009

Pasanta Tempo/O Tempo passa


La tempo pasas…l` aĝo nun alvenas…
Mi tiam sentas min ne plu infano!...
Senkora maljuneco min malbenas,
Kaj mi ne povas sekvi laŭ La plano!...

Kaj sian lancon Morto Jam ĝin tenas
Por atingi l´ oldulon kun malsano.
Kiel pruvo de Amo, mi komprenas:
Por danci ŝi min prenas per La mano!...

El La monto de l´ vivo, en descendo,
Kun forta resopiro el La koro
Sem sambo, kaj sem danço kaj sem plendo...

Kio ekestos poste ? ĉu alsendo
De nova matenruĝ´el roz´ kaj oro,
Aŭ La tenebra nokto laŭ legendo?

O tempo passa...a idade vai chegando...
eu sinto, então, que não sou mais criança...
que a velhice impiedosa avança,
não posso prosseguir num fogo brando...

E a morte já prepara a sua lança
Para alcançar o velho caducando,
E fico como um louco: estou amando,
Pois Telma me acompanha nessa dança...

A ladeira da vida já descamba...
A contagem regressiva então, começa,
E fico sem poder entrar no samba...

O que virá depois? Não sei ainda!...
Se escuridão da noite negra e espessa,
Ou o rosicler de nova aurora linda!

sábado, 22 de agosto de 2009

Estu Bonvena al Blua Palaceto!...

Estu Bonvena al nia nova blogo "Blua Palaceto"!...
Tiu Nomo estis sugestita de nia poemo titolita "En Blua Palaceto"
/No Palacete Azul, en Portugala Lingvo. Ĝi estas destinita al la registrado
de miaj originalaj preferataj poemoj el la tri Blogoj kiujn mi jam posedas kaj
tradukoj plej ŝatataj, novaj aŭ antikvaj. Ankaŭ mi penos ilustri ilin kiel eble
plej adekvate. Mi intencas peti al miaj geamikoj komentojn pri tiuj poemoj,
konsiderante ke kelkaj el ili sukcesis favoran taksadon kiel tiun de rusa
recenzisto -Valentin Melnikov: "bonegas la sonetoj de Manoel Borges dos Santos" en sia
recenzo al la Antologio Brazila Parnaso, kompilita de nia memorinda Samideano Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego.
Ni vidu, do, la du poemojn (Portugallingva kaj Esperanta):




En Blua Palaceto/No Palacete Azul...

el la Blogo Dokita Poezio, organizita de Adonis Saliba

En blua palaceto de miaj kantoĉenoj,
Estas softaj susuroj de sonĝoj kaj sopiroj...
Subtila bonodoro de rozoj kaj verbenoj,
Pro dolora plezuro de ĝu´ kaj en deliroj...

Se tondras la tempesto, je ĝemoj kaj ĉagrenoj,
Kaj terura ventego per siaj svenaj giroj,
Mi daŭras tre trankvila, ne perdas la serenon,
Ili similas brizon en iroj kaj reiroj!...

La blua palaceto, staranta en ĉi placo,
Ne timas la tempeston, la venton pro minaco,
Sed azilon oferas kaj pacon al la koro...

Kaj dum ekstere ventoj, kvazaŭ bru` de kanono,
Moviĝas kaj vibrigas la koron de la ŝtono,
En blua palaceto, mi kantas kun sonoro!...

Portugallingve:
No palacete azul das minhas cantilenas,
Há um sussurro suave de suspiro e sonho,
Há um perfume sutil de rosas e verbenas,
Por um cantar dolente e num sofrer risonho!...

Se ruge o vendaval mais tétrico e medonho,
E a tempestade atroz aumenta as minhas penas,
No palacete azul, do alto em que me ponho,
Eu sinto o perpassar de brisas tão serenas...

E o palacete azul, erguido nesta praça,
Não teme a tempestade, e o vento que ameaça,
Mas me oferece abrigo e paz ao coração...

E enquanto lá por fora a tempestade medra,
Eo vento faz vibrar o coração da pedra,
No palacete azul - eu canto uma canção!...

Dokito/Muritiba/30/08/2005