sábado, 22 de agosto de 2009

Estu Bonvena al Blua Palaceto!...

Estu Bonvena al nia nova blogo "Blua Palaceto"!...
Tiu Nomo estis sugestita de nia poemo titolita "En Blua Palaceto"
/No Palacete Azul, en Portugala Lingvo. Ĝi estas destinita al la registrado
de miaj originalaj preferataj poemoj el la tri Blogoj kiujn mi jam posedas kaj
tradukoj plej ŝatataj, novaj aŭ antikvaj. Ankaŭ mi penos ilustri ilin kiel eble
plej adekvate. Mi intencas peti al miaj geamikoj komentojn pri tiuj poemoj,
konsiderante ke kelkaj el ili sukcesis favoran taksadon kiel tiun de rusa
recenzisto -Valentin Melnikov: "bonegas la sonetoj de Manoel Borges dos Santos" en sia
recenzo al la Antologio Brazila Parnaso, kompilita de nia memorinda Samideano Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego.
Ni vidu, do, la du poemojn (Portugallingva kaj Esperanta):




En Blua Palaceto/No Palacete Azul...

el la Blogo Dokita Poezio, organizita de Adonis Saliba

En blua palaceto de miaj kantoĉenoj,
Estas softaj susuroj de sonĝoj kaj sopiroj...
Subtila bonodoro de rozoj kaj verbenoj,
Pro dolora plezuro de ĝu´ kaj en deliroj...

Se tondras la tempesto, je ĝemoj kaj ĉagrenoj,
Kaj terura ventego per siaj svenaj giroj,
Mi daŭras tre trankvila, ne perdas la serenon,
Ili similas brizon en iroj kaj reiroj!...

La blua palaceto, staranta en ĉi placo,
Ne timas la tempeston, la venton pro minaco,
Sed azilon oferas kaj pacon al la koro...

Kaj dum ekstere ventoj, kvazaŭ bru` de kanono,
Moviĝas kaj vibrigas la koron de la ŝtono,
En blua palaceto, mi kantas kun sonoro!...

Portugallingve:
No palacete azul das minhas cantilenas,
Há um sussurro suave de suspiro e sonho,
Há um perfume sutil de rosas e verbenas,
Por um cantar dolente e num sofrer risonho!...

Se ruge o vendaval mais tétrico e medonho,
E a tempestade atroz aumenta as minhas penas,
No palacete azul, do alto em que me ponho,
Eu sinto o perpassar de brisas tão serenas...

E o palacete azul, erguido nesta praça,
Não teme a tempestade, e o vento que ameaça,
Mas me oferece abrigo e paz ao coração...

E enquanto lá por fora a tempestade medra,
Eo vento faz vibrar o coração da pedra,
No palacete azul - eu canto uma canção!...

Dokito/Muritiba/30/08/2005

Nenhum comentário:

Postar um comentário